Zimurgisto estas mi

Nun trinkas mi bieron. Bruna, plaĉiga, ebriiga. Fakte ĝin faris mi mem. Aŭ vere la gisto faris ĝin. La giston fermentigis la maltsukeran likvon. Konfesu mi ke mi ne faris la tutan proceson mem ĉar mi faris la maltsukerakvon el ekstrakta pulvero. Tamen oni komencu ie por promeni la vojon kaj atingi la finon. Iom post iom mi povas la manieron pliampleksigi kaj ebligi al mi mem pli multe kontroli la rezulton.

Dum du semajnoj staris fermentujo en mia kuirejo. Ĝin plenigis dudek litroj da bieriĝanta likvaĵo. Inter silento daŭranta unu aŭ du minutoj sonoris la klapo kiu malpermesis ke atingis la likvaĵon bakterioj kaj aliaj aĉaĵoj. La klapo sonoradis dum du semajnoj antaŭ mi transprenis la bieron al dek sep boteloj litraj kun iometeto da sukero por finfermenti. Okazis tio antaŭ tri semajnoj jam, kaj mi povas diri ke la gusto ja ŝanĝiĝıs de la dolĉa likvo kion mi iam kuiris en mia potego. Kaj daŭre restas multaj boteloj plenaj de bongustaĵo. Post kelkaj semajnoj provos mi denove. Jam antaŭĝuas mi.

Mi dum kelko da jaroj estis neprofesia panbakisto entuziasma. Ĉiam havante apetiton por plibonigi teĥnikon kaj pliampleksigi sciojn. Provema pri novaj tipoj de pano, novaj farunoj, novaj bakmanieroj. Mi komencis baki ĉar opiniis mi ke la devendejaj panoj ne bongustis (mia patrino ĉiam bakis hejme) kaj mem baki estis malpli multekosta kaj do pli bone por la studanta budĝeto. Post nur malmulto da tempo mi pli bakis pro ĝojo kaj intereso provante antaŭpastoj kaj acidpastoj, lernante knedmanierojn.

La scioj de panbakado kaj bierfarado ĉiam estis interligata. Ambaŭ baziĝas sur fermentado kaj gisto. Antaŭ ekzistis industria gisto panbakistoj (se ne uzante acidpaston) uzis restaĵoj de biergisto por fermentigi panojn. Amikoj miaj ofte diras ke biero estas “likva pano” tiel asertante ke ili ne devas manĝi, nur trinki bieron. Krome mi ŝatas fari aferojn mem, se ne por aliaj celoj, almenaŭ por scii kiel ili funkcias kaj kiel ili fariĝas. Kiel socifaka studanto biero kaj pano estas por mi lernado pri ĥemio kaj fiziko1.

Kelkaj bierfaristoj (precipe usonaj ĉehejmaj bierfaristoj) uzas la vorton ‘zymurgy‘ aŭ ‘zymology‘ (interalie por la magazeno de la asocio de usonaj neprofesiaj bierfaristoj) por la scienco/studo de fermentado2. Ŝatas mi importi tiun vorton al Esperanto. Demando estas pri kiaj aspektoj plej gravas. Ĉu la studado? Ĉu la ago de igi ion ekfermenti? Multaj sciencaj fakoj en Esperanto havas kvazaŭsufikson ‘-ik’? Ĉu ‘zimurgiko‘ aŭ eĥ ‘zimologio‘? Sed ĝi ne estas vera sufikso. Decidas mi la konsilojn el Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de Bertil Wennergren sekvi3.

Ni baziĝu je la ago, igi ion ekfermenti (Ĉu fermentigi? Vere la giston fermentigas la panon/bieron. La giston nur enmetas mi. Ĉu mi do fermentigigas? Ĉu mi la bieron fermentigas per la gisto?) kaj do ni povas uzi verbon ‘zimurgi’ por diri ke oni igis ion fermenti. Ĝin oni uzu tamen oni faras panon, bieron aŭ acidbrasikon. La bakisto, la bierfaristo, la fermentigisto do estas ‘zimurgisto’4 (aŭ ‘zimurganto’). Por la studo de fermentado oni uzu vortojn kiel ‘zimurgscio’, ‘zimurgstudoj’ aŭ ‘fermentscienco’. La kredo kies ritoj temas pri fermentintaj manĝaĵoj kompreneble estu ‘zimurgismo’.

Nu, bona zimurgado!

  1. Kelkaj libroj skribiĝis pri ĥemiaj aŭ fizikaj aspektoj de pano kaj biero. []
  2. Vidu ‘zymurgy’ ĉe anglalingva vikipedio. []
  3. Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko priskribas ‘-ik’ je paĝo 616-a. []
  4. Amuze, ‘zimurgisto’ enhavas la vorton ‘gisto’. Zimurgisto. []

Ingen relaterte artikler.

Comments 4

  1. Eynar Oxartum wrote:

    Bonega ideo! Mi tre ŝatas sendependiĝi kaj mem fari tion, kion mi ŝatas. Mi ekzemple manĝas multege da jahurtoj ĉiutage, kaj de antaŭnelonge, mi ekfaris miajn jahurtojn. Ne nur bonas, pro tio, ke estas interesa: mi ankaŭ ŝparas multege da plasto, kiu kutime estas uzita de la jahurto-entreprenoj por fari la jahurtujojn.

    Posted 30 jan 2010 at 14:21
  2. Manuel Pedrosa wrote:

    Estas tre interesa cxitiun liston , pro tio mi estos atenta pri gxi

    Posted 03 mai 2010 at 09:35
  3. Manuel wrote:

    Ankaŭ ni faras nian propran bieron niaoficeje.

    Aliteme, via blogo jam aperas en kiberio.com.

    Posted 23 aug 2010 at 07:13
  4. Einar wrote:

    Dankon. Ghuste nun fermentas en mia kuirejo orangha porterstila biero.

    Posted 23 aug 2010 at 16:13

Post a Comment

Your email is never published nor shared. Required fields are marked *