Proletoj ĉiulandaj, unuiĝu!

Per la jena artikoleto mi intencas krei pli vastan diskuton pri elmigrado kiel ilo por evoluado internacia. Kiel ĉiaj diskutoj, kies temo koncernas migradon kaj malgrandajn grupojn, la demandoj estas kaj multnombraj kaj ampleksaj; la pruvoj kaj malklaraj kaj malfacilaj; la opinioj kaj fortaj kaj aŭtentikaj. Tial malmulto da klaraj respondoj ekzistas.

Pro tio indas komenci per simpla observo: ĝis nun donis la scienca esplorado pri avantaĝoj ekonomiaj kaj politikaj de migrado rezultojn neklarajn. Ilin ofte influas bazaj antaŭkredoj kaj manko da bonkvalita empirio. Ekzistas pruvo ke enmigrado malaltigas lokajn salajrojn, sed samtempe pruvo por altigo de la realsalajro1 facile troveblas. Oni supozas ke elĉerpiĝo de edukitoj estas granda problemo, sed multaj landoj dependas de rimesoj, mono hejmen sendita de elmigrintoj. Tutsimple, oni povas kaj de ambaŭ flanko en tiu ĉi debato argumenti, kaj certi pri ke oni havas sufiĉon da pruvo por ĉiaj opinioj.

La samo ne direblas pri la moralaj aspektoj de tiuj demandoj. Kaptitaj estas ni en marĉego de malmoraleco, je diversaj niveloj: mondo nia disdonas eblecojn en vivo baziĝe je loko de naskiĝo; ni akceptas ke malriĉa kaj senpova virino tia estas ĉar ŝi naskiĝis kun la malĝusta koloro pasporta; ni loĝas en mondo kie duono de la loĝantaro vivtenas sin de malpli ol 13 norvegaj kronoj tage2 kaj la plej riĉa kvinono konsumas 86 centonojn de la produktatoj mondaj3. Ĉu ekzistas personoj kiujn la moralaj rezultoj de la tendenco nuna ne malplaĉigas kaj pensigas, kiam laboristoj de diversaj landoj batalas inter si avantaĝe al la monda kapitalposedantaro?

Personoj kiuj deklaras ke ekzistas solvoj simplaj (ekz. “enmigrado malbonon faras al norvegaj laboristoj”) estas aŭ mem simplaj, malhonestaj aŭ troe polemikemaj. Tia mi volas ne esti, sed mi kredas ke plia migrado povas helpegi al laboristoj kaj en la mondo riĉa kaj en la mondo malriĉa. Eble mi tiun ĉi opinias ĉar mi mem migris al Norvegujo. Kaj povas esti ke tiun kredas mi ĉar mi devenas el lando konstruita per sango kaj ŝvito de milionoj da enmigrintoj. Mi elektas kredi ke miaj opinioj tamen baziĝas sur moralo.

Por tiun sencon vidi ni devas forĵeti niajn okulŝmirilojn naciajn kaj ekvidi fremdulojn kiel homoj, laboristoj kaj najbaroj. Farinte tion ni povas la ŝancon de milionoj da homoj senesperaj plialtigi. La eblecoj en la vivoj de elmigrintoj plej facile videblas, sed la plibonigojn oni ankaŭ povas trovi en la landoj elmigritaj. Sube ni skizetos kelkajn el tiaj avantaĝoj.

La evoluigaj efikoj de elmigrado

Elmigri neniam estas la unua elekto de laboristo. Malfacilas forlasi familianojn, amikojn, kaj hejmon, kaj denove komenci vivi en nova loko. Pro tio, elmigrado plejparte estas savilo; malfacila vojo elektita kiam pli facilaj eblecoj ne plu ekzistas. Pro tio, la plejmulto de enmigrintoj post mallonga tempo volas retranslokiĝi hejmen.

Kun eblecoj hejme, laboristo ne bezonas nek elspezi la kostojn migrajn nek oferti similajn aferojn. Homoj celante pli bonan vivon translokiĝas. Pro tio, elmigrado estas demando pri libereco kaj eblecoj por ĉiu ajn. Kiam ni elĉerpas la eblecojn por homoj naskiĝintaj en malĝusta loko, ni samtempe ilin kondamnas al mondo senebleca, kiun ni mem ne akceptus.

Elĉerpiĝo de kleruloj

Kvankam ne dubiĝas la fakto ke migrado estas avantaĝo por migrintoj, la diskuto estas vigla kiam oni pritraktas la rezultojn de elmigrado al la restantaj popolanoj. Hodiaŭ oni ĉefe diskutas elĉerpiĝon de kleruloj, ke malriĉaj ŝtatoj malpleniĝas de iliaj plej valora rimedo: klera laborpovo (kaj la investitoj perditaj kiun ĝi prezentas — aŭ edukado, havota imposto, aŭ simple ebloj).

Kelkaj kialoj ekzistas por dubi multon de la diraĵoj pri elĉerpiĝo de kleruloj. Povas oni argumenti ke cerbosorbo ne estas tiel granda problemo kiel ĝi ofte aspektas, aŭ ke la elmigrintaj laboristoj kleraj sendas hejmen rimesojn kiuj la perditajn enspezojn anstataŭas4. Akademianoj kaj politikistoj nun plimulte ekkomprenas ke enspezetaj landoj povas profitegi se laboristaro ilia celas altnivelan kleriĝon. Ankaŭ estas facile ilin kritiki kiuj volas devigi aliajn reiri al situacion kaj vivon kiun ili mem ne akceptus, aŭ dubigi kial ni zorgas pri la malplenigo de laboristoj medicinaj, ne la malplenigo de manĝaĵo aŭ aliaj rimedoj. Se niaj kuracistoj, profesoroj kaj komputilistoj ne volas al tiaj landoj vojaĝi dum la nuna stato — ne estas morale akceptebla argumenti ke aliaj faru ĝuste tion, nur ĉar ili naskiĝis ĉe loko kaj tempo malĝustaj.

Mi mem kutime tiajn argumentojn evitas ĉar mi scias ke la cerbosorba problemo estas grandega, precipe por kelkaj landoj afrikaj. Laŭdire 65% de gambianoj, 51% de somaloj, 45% de siera-leonanoj kaj 44% de ganaanoj kun diplomo universitata loĝas eksterlande. Ĉiun jaron po ĉirkaŭ 70 mil fake aŭ universitate edukitaj laboristoj fuĝas afrikon celante pli bonan vivon en Eŭropo aŭ Norda Ameriko5.

Kompreneble solvendas tiu problemo. Bona komenco estas agnoski ke la problemo ne limigas al la elito laboristara (kaj ke strangas ke ni tiom multe parolas pri ili). La bazkialo por elmigrado (nerilate al nivelo eduka aŭ sperta) estas dividate en partoj:

  1. Malakceptebla stato por kaj laboro kaj vivado en landoj forlasataj.
  2. La valo inter eblecoj en landoj forlasataj kaj landoj alvenataj.

Tion klariginte, demandu ni: kiel ni pli facile povas la situacion en la landoj forlasataj plibonigi?

Ekde la fino de la dua mondmilito la strategio estis restigi homojn en siaj devenlandoj kaj esperi ke ili laboros por pli bonan situacion hejman. Kiam ni al enmigrado ŝlosas la pordon, ni elektas homojn vivigi kaj laborigi kie naskiĝis ili, ofte kontraŭvole. Kiam ni devigas kuracistojn aŭ inĝenierojn (aŭ ministojn aŭ farmistojn) resti kie ili naskiĝis, ni esperas ke ili sufiĉe da povo kaj intereso havas por malregigi reĝimojn malpopularajn, malbonajn aŭ maljustajn. Kiel instigo ofertas ni komercon, investojn kaj subtenon monan.

Evidente tiu strategio fiaskis. Post sesdek jaroj videblas malmulto da progreso. Estas naive kredi ke la laboristoj sole povas lukti la grandan kontraŭforton kiun ili ofte devas kontraŭbatali en landoj neevoluintaj, kaj atendi verigon de ĉiuj el la promesoj pufigitaj de la enspezegaj landoj. Kiam la estonto de la monda malriĉularo dependas de ŝtatoj (je ambaŭ flankoj de la migrad-sistemo), ni ne atendu ŝanĝegon situacian. Ne nur tio, sed kiam ni laboristojn perfortas resti en ŝtatoj malfunkciantaj, ni ankaŭ al malbonaj reĝimoj donas la indan sperton kaj laborpovon por pluekzisti.

Kiam homoj forvojaĝi rajtas, ili povas la ekvilibrion politikan ankaŭ ŝanĝi en nefunkciantaj ŝtatoj. Laŭ mi utilas trakti la eblecojn tiajn kiel la argumento de Albert Hirchman en la libro Exit, Voice and Loyalty((Albert Hirschman (1970) Exit, Voice and Loyalty (Cambridge: Harvard University Press). )). La minaco de elmigro (aŭ ‘exit’ [foriro], por uzi la frazon de Hirchman) al homoj donas pliajn influeblecojn. Homoj ne plu estas limigita al uzi sian baloteblon (por tiuj kiuj estas tiel feliĉaj ke ili loĝas en lando kun rajtoj demokratiaj) por influi politikon ĉar kredebla minaco pri elmigrado povas la regantojn memorigi ke ili aŭ aŭskultu la popolon aŭ regu senpopolan ŝtaton. Alivorte, kiam la laboristoj la eblecon foriri havas ilia povo politika pligrandiĝas hejme.

Tio ne estas nur tezo akademia. La forto kiu en mikso da balotoj kaj elmigroj kuŝas evidentiĝis dum la falo de la muro berlina kie la germanoj orientaj kombinis realan minacon pri foriro (al okcidenta Germanujo) kaj protestegadon hejman6. Bedaŭrinde malmultaj popoloj havas similan eblecon de minaco pri elmigrontado (kiel la germanoj orientaj havis al Germanujo okcidenta).

Ne nur la minaco pri elmigrado povas grandajn ŝanĝojn en la devenlando realigi. Elmigro povas krei kelkajn efikojn en forlasataj landoj. Inter tiuj la rektaj efikoj — en la formo de rimesoj — plej facile mezureblas. Eble pro tio sur rimesoj fokusas tiel multe sociaj sciencistoj, organizoj internaciaj kaj politikistoj.

Rektaj efikoj

Rimesoj iĝis nova vivfonto por landoj enspezetaj. Kiam subteno mona kaj rektaj investaĵoj eksterlandaj estas kapricaj, rimesoj estis forta stabile kreskanta fonto da valuto kaj kapitalo por tiaj landoj. Kalkulitaj rimesoj en 2006 estis preskaŭ 200 miliardoj dolaroj usonaj7. Ĉar formalajn monkanalojn evitemas elmigrintoj, ofte estas supozate ke neformalaj (ne kalkulitaj) rimesoj povas esti duonon pli granda ol la kalkulitaj8. Signifante ke plej probable rimesoj estas pli grandaj ol rektaj investaĵoj eksterlandaj, kaj duope grandaj kompare al la mona subteno al enspezetaj landoj. Simple, rimesoj la plej granda kaj plej stabila fonto financa estas por multe da landoj malriĉaj.

La plej alloga pri rimesoj estas ke ili al malriĉuloj rekte estas sendataj. Malsimile al subteno mona kiu devas flui tra multaj kanaloj (ĉiuj kiuj emas al korupto) kaj direktitas al projektoj grandaj (ekz. infrastrukturaj) kun granda parto da eksterlandaj subliveraĵoj, rimesoj havas gravan efikon por lokaj ekonomioj (efikon multiplikantan). Familioj ricevantaj rimesojn ilin uzas por lokajn varojn kaj servojn aĉeti. Projektoj pri mona subteno ofte dependas de varoj importataj kaj kompetenco eksterlanda.

Rimesoj gravas por malriĉaj landoj. Samtempe kiam ni (en la riĉaj landoj) malkreskigas subtenon monan kaj kiam investistoj tutmondaj malcertas pri profiteblecoj en enspezetaj landoj, la popolo en malriĉaj landoj povas ĉiam siajn familianojn fidi pri hejmsendado de mono. Tiu ĉi estas la rekta efiko de tutmonda migrado, kaj ni ĉiojn eblajn devas fari por ĝin protekti.

Nerektaj efikoj

Malpli rektaj efikoj de migrado internacia ankaŭ ekzistas, sed ili malpli videblas en debatoj kaj politikaj kaj akademiaj. Mi volas tri efikojn tiajn esplori.

La unua estas la efiko plej proksime al la koro ekonomikista: migrado internacia donas pli bonan adapton, rilate je laborpovo, inter provizo kaj postulo. Tiu adapto efektivegan gajnon povas generi, kiel montrite en pluraj analizoj9. Tiu ĉi fakte estas unu el malmultaj aferoj pri kiuj ekonomikistoj povas samopinii: kiam laboristo translokiĝas el laborejo malpli produktiva al laborejo pli produktiva, la rezulto estas relative granda profito.

La dua tipo da efikoj nerektaj venas el la ŝanĝo je povo negocia de neelmigrintoj. Elmigrado plibonigas la labormerkatan situacion en la landoj forlasataj. Tio plej facile videblas ĉe malaltaj analizniveloj (lokaj kaj regionaj), sed povas ankaŭ havi efikojn tutŝtatajn. La ŝanĝo situacia estas avantaĝo por la laboristoj restantaj, kaj tiun ĉi avantaĝon oni povas utiligi celante plimulton el la kuko politika kaj ekonomia10. Por kompreni la gravecon de minaco pri elmigrado, pensu pri kiel la kapitalposedantoj uzas debaton politikan kiam ili pli malaltajn impostojn, pli malstriktajn regulojn, aŭ pli malaltajn salajrojn deziras. Ili ofte minacas pri fortranslokigi firmaojn por pli bonajn kondiĉojn ricevi.

Kompreneble laboristoj suferas povan malegalecon strukturan kiam ili ne same povas “exit”-minaci. Lastatempe kiam havis laboristoj similan minaceblon (antaŭ la jaro 1914), havis ili ankaŭ la eblecon fari grandajn kaj gravajn ŝanĝojn en la situacio politika: En Eŭropo oni fondis movadon socialisman, reprezentan demokration modernan, fortan movadon laboristan kaj la komencon de la sociala ŝtato nuna. Tiaj ŝanĝoj estis rezulto de kaj aktiva uzado je la balotoj de laboristoj kaj la minaco elmigra.

Ni fine devas memori ke la migrinta plejmulto volas hejmen vojaĝi post iom da tempo. Kiam oni hejmen veturas, oni kutime kunportas kapitalon (kaj financa kaj homa), sperton kaj utileblecon al merkatoj eksterlandaj kiuj hejme povas fari efikegon. Eĉ la ne hejmirintaj elmigrintoj povas funkcii kiel “agentoj reputaciaj”11 — per krei “pontojn” homajn kaj teĥnologiajn inter landoj forlasataj kaj alvenataj.

Ĉar tiu formo de efikoj malfacile mapigeblas, esplorindas la jenaj ekzemploj. La koncepto “cerbosorbo”12 devenas je la grandega amastranslokiĝo de komputilaj inĝenieroj barataj en la 1960aj kaj 70aj jaroj. Dubo ne ekzistas pri ke baratanoj altnivele edukitaj gravis (kaj ankoraŭ gravas) en la fondiĝo de la kalifornia Silicon Valley. Tamen ankaŭ pruvoj multaj ekzistas ke la mallongdaŭra cerbosorbo kreis pli longdaŭrajn efikojn positivajn en Barato. Tamen okazis klerulfuĝado baratana pro ke ekzistis bona sistemo lerneja en Barato, estas ankaŭ ĉefe tial ke Barato hodiaŭ allogas multajn korporaciojn teĥnologiajn kaj investojn eksterlandajn.

Pensu ankaŭ pri alia ekzemplo, pli proksime al mia adoptita hejmo en Trondhejmo. La influego de Martin Tranmæl((noto de tradukinto: Martin Tranmæl estis grava norvega politikisto kaj fondinto de la norvega laborista movado)) al la norvega movado laborista ne dubiĝas. Ankaŭ bone sciiĝas ke Tranmæl fortege influiĝis de spertoj faritaj en kaj Usono (1901-2 kaj denove en 1903-5) kaj Eŭropo (1907-1911). Hodiaŭ povas esti nekompreneble, sed la novan kaj viglan movadon laboristan usonan studis Tranmæl kaj sian sperton internacian utiligis por krei sian strategion je reformado de la laborista movado norvega. Ĉia speco da entreprenoj la saman faris (ĉiuokaze se ili estis ekonomiaj, politikaj, kulturaj aŭ similaj): ili sian hejmon forlasis, spertis la mondon, kaj hejmen venis kun novaj ideoj, impulsoj kaj spertoj. Spertoj tiaj estas unu el la avantaĝoj de migrado tutmonda.

Konkludo

Migrado temas pri pli ol elĉerpiĝo klerula kaj rimesoj. Migrado individua komencas plurajn nerektajn efikojn, pri kiuj ni malmulton scias. Ĉi tie mi ĉefe priparolis la efikojn positivajn de elmigro ĉar ili ofte mankas en diskutoj kaj situacioj politikaj dominataj de naciaj pensmanieroj. Emfazis mi la gravecon de uzi saĝon kaj zorgemon kiam oni utiligas rezultojn sciencajn debatante tian temon, ĉar ne ekzistas klaraj respondoj al la plej gravaj demandoj kaj politikaj kaj ekonomiaj.

La samon oni ne povas diri pri la moralaj aspektoj de migrado internacia. Dubo ne povas ekzisti pri la malmoraleco de la nuna stato; ĉiaj provoj de ĝin defendi estas laŭ mi embarasegaj. Morale ne validas proponi ke homoj estu devigataj al loĝi ie kie ili ne volas loĝi. Plejofte kialoj ekzistas kiam grandega homamaso forlasas landon. Translokiĝi ilin devenlanden ne solvas la problemojn kiuj ilin origine elmigrigis.

Ĉar perspektivo nia de komerco politika kaj ekonomia evoluis kiam limigi homan migradon estis “nature”, ni ne havas la ilojn, la datenojn sciencajn aŭ la akirdeziron pri tiaj analizoj kiuj la pli vastajn rezultojn de migrado tutmonda povas mezuri. Eble pro tio ni zorgas pri la videblaj kialoj: edukitula elĉerpiĝo kaj rimesoj. Farante tion ni forgesas la solan parton de la problemo kiu havas vastan samopiniadon: la flanko morala.

Mi kredas ke migrado internacia povas plibonigi la malegalan situacion — kaj politikan kaj ekonomian, sed precipe la moralan. El unu flanko pligrandiĝo de migrado internacia povas helpi milionojn da senesperuloj kiu simple serĉas pli bonan vivon por si kaj sia familio. Kiel mi argumentis en la lasta libro mia, ‘International Migration: Globalization’s Last Frontier’13, la stato migra nuna estas malegalega: distribuas ĝi eblecojn kaj rimedojn laŭ naskiĝloko, hazarda indiko. La stato nuna prioritigas komunumon falsan (naciojn) je la kosto de kelkaj senesperaj laboristoj.

Dubas mi ke fari restrikton pri labora migrado povas iel la situacion en la monda landaro malriĉa plibonigi. (Eĉ pli mi dubas ke ni povas la nunan nivelon de restrikto konservi kiam pliaj kaj pliaj volas elmigri kaj la diferenco inter riĉaj kaj malriĉaj pligrandiĝas). Halto enmigra nur tempon povas aĉeti al nefunkciantaj ŝtatoj kies politiko kontribuis al la nuna maltolerebla situacio. Per bari enmigreblojn, ni eblecojn de indivuoj reduktas — kaj tiel ebla elirvojo malkreiĝas por la loĝantaro en la plej malriĉaj landoj en la mondo.

De alia flanko, pli granda migrantkvanto povas premon pligrandigi kontraŭ kaj landoj forlasataj kaj landoj alvenataj. Tia premo indas por plenigi fosaĵon kiu dividas viveblecojn kaj enspezojn. Pli libera fluo da homoj povas al ŝtatoj devigi plie agi laŭ sia retoriko. Nur sub la minaco de pligrandigita enmigro, ni povas atendi ke riĉaj ŝtatoj serioze okupos pri la nunaj problemoj en enspezetaj landoj. Alivorte, migrado internacia ne estas la fonto de la problemoj nunaj — tamen solvo plej promesplena.

La artikolon verkis Jonathon W. Moses kaj origine presiĝis en la debatlibreto Uten grenser? Migrasjon og minoriterer (redaktis Knut Kjelstadli kaj Frank Meyer). La norveglingva originalo troveblas pdf-dosiera.

Jonathon W. Moses estas profesoro de politika scienco ĉe Norvega Teĥnika kaj Naturscienca Universitato (NTNU) en Trondhejmo, Norvegujo. Li interalie laboris pri migrado, temo pri kiu li skribis libron International Migration (2007; Zed Books).

La artikolon elnorvegigis Einar Faanes. Pli malnova versio de ĝi presiĝis origine en Sennacieca Revuo 2009. Dankon al ĉiuj kiuj helpis pri kontrolado kaj vortsuĝestoj.

  1. realsalajro: la salajrnivelo relative al la preznivelo []
  2. egalas al €1,5 (13. sep. 2009) []
  3. Global Issues: Poverty Facts and Stats []
  4. Estas relative simle trograndigi la problemon pri cerbosorbo. La statistiko hodiaŭa montras ke grandskala klerula elĉerpo nur havas implikaciojn al malmulto de la monda loĝantaro. Ekzemple Docquier kaj Marfouk (2004; “Measuring the International Mobility of Skilled Workers, 1990-2000 (Eldono 1.0).” World Bank Policy Research Working Paper No. 3381 (Washington DC: La Monda Banko; WB) ) trovis ke la 77 landoj kie pli ol dekono de la edukitularo fuĝis al landoj enspezegaj, nur havas kvaronon de la loĝantaro en landoj enspezetaj. Por pli legi pri la efikoj de rimesoj, vidu Monda Banko (2006; Global Economic Prospects. Economic Implications of Remittances and Migration 2006 (Washington DC: La Monda Banko; WB).). []
  5. F. Docquier kaj A. Marfouk (2004) “Measuring the International Mobility of Skilled Workers, 1990-2000 (Eldono 1.0).” World Bank Policy Research Working Paper No. 3381 (Washington DC: La Monda Banko; WB). []
  6. vidu ekz. Albert Hirchman (1992; “Abwanderung, Wiederspruch und das Shicksal der Deutschen Demokratischen Republikk’, Leviathan 20: 39-58.) kaj (1993; “Exit, Voice, and the Fate of the German Democratic Republic. An Essay in Conceptual History’, World Politics 45: 173-202.) []
  7. La Monda Banko (2007) “Remittance flows to developing countries to approach $200 billion in 2006” Briefing 2. http://siteresources.worldbank.org/INTPROSPECTS/Resources/334934-1110315015165/MigrationDevelopmentBriefingNov2006.pdf. []
  8. La Monda Banko (2006) Global Economic Prospects. Economic Implications of Remittances and Migration 2006 (Washington DC: La Monda Banko; WB). []
  9. kiel ekzemple en Moses kaj Letnes (2004) “The Economic Costs to International Labor Restrictions: Revisiting the Empirical Discussion.” World Development 32 (10): 1609-26. kaj (2005) ‘If People Were Money: Estimating the Gains and Scope of Free Migration’, en George J. Borjas and Jeffery Crisp (red.), Poverty, International Migration and Asylum (New York: Palgrave): 188-210.; Iregui, Ana Maria (2005) “Efficiency Gains from the Elimination of Global Restrictions on Labour Mobility: An Analysis Using a Multiregional CGE Model”, en George J. Borjas and Jeffery Crisp (red.), Poverty, International Migration and Asylum (Palgrave): 211-38.; Walmsley, T. L kaj L. A. Winters (2003) “Relaxing the Restrictions on the Temporary Movement of National Persons: A Simulation Analysis.” Centre for Economic Policy Research Discussion Paper No. 3719 (January).; kaj Monda Banko (2006) Global Economic Prospects. Economic Implications of Remittances and Migration 2006 (Washington DC: Verdensbanken). []
  10. vidu ekzemple Moses (2005; “Home Alone: Integration and Influence in National Contexts”, en Erik Jones and Amy Verdun (red.), The Political Economy of European Integration: Theory and Analysis (Oxford and New York: Routledge): 71-87.) kaj (2005; “Exit, Vote and Sovereignty: Migration, States and Globalization”, Review of International Political Economy, 12 (1): 53-77.) []
  11. “reputational intermediaries”, vidu Kapur kaj McHale (2005; “Give Us Your Best and Brightest” (Washington DC: Center for Global Development); p. 116f) []
  12. anglalingve: brain drain []
  13. Moses, Jonathon (2007) International Migration: Globalization’s Last Frontier (London: Zed Books). []

Relaterte artikler:

  1. La finaca krizo kaj Orienta Eŭropo
  2. Ludolfo de Tor Åge Bringsværd

Comments 2

  1. Fortikaĵulo wrote:

    Interesa!

    O. T:
    Mi hazarde pasis.
    Mi legis vian “PRI MI” kaj notis che vi esperantiĝis en 2005 kiel mi, tamen mi ne estas studanto sed pensiita (ekde sama jaro.. humm!..) profesoro.
    Kaj ne pri politika scienco, sed pri artaj disciplinoj.
    Tamen mi (vel al ni, ni havas Berluskoni-n/Burlesquonon) multe interesiĝas pri politiko.

    Do, bonanan studadon al vi!
    Amike

    Irnerio

    P. S: STUNANTOJ KAJ INSTRUINTOJ ĈIULANDAJ, ESPERANTE UNUIĜU!

    Posted 19 nov 2009 at 12:10
  2. Irnerio wrote:

    Ho, pardonu min!

    Ne: “Burlesquonon”, sed: “Burleskulon”;

    kaj ne: “bonanan”, sed: “bonan”,… memkompreneble!

    Posted 19 nov 2009 at 12:54

Post a Comment

Your email is never published nor shared. Required fields are marked *