Tor Åge Bringsværd estis dum mia junaĝo unu el miaj plejŝatataj verkistoj norvegaj, kaj li daŭre estas brila stelo en mia literatura universo, inter alia ĉar li, kun Jon Bing, famiĝis pro siaj sciencfikciaj verkoj. Jen estas novelo lia, el la jaro 1976, kion tradukis mi esperanten. Por norvegparolantoj, la originalo norvega ankaŭ troveblas rete.
Mi ŝatas verki kaj por plenkreskuloj kaj por infanoj – prefere por ĉiuj samtempe. Fojfoje ĝi eblas. Fojfoje ĝi tute ne eblas. La jena teksto estas peno por skribi ion kiu legeblas por hometoj kvin-ses-jaraĝaj kaj eble ankaŭ por grandaj tubistoj kaj firmaĉefoj (kiam ili havas liberan tempon, sed tion ili neniam havas). Unue ĝi publikiĝis en “porplenkreskula libro”, la romano Syvsoverskens dystre frokost (1976). Ankaŭ la teksto diras ion pri kiom ege strange estas skribi librojn. Ĉar tiel estas.
NENIAM OKAZAS KIEL LUDOLFO PLANIS. TAMEN TIO TUTE NE GRAVAS.
Iam decidis Ludolfo ke li verku libron.
– Vi kiu multe spertis, diris la geamikoj. – Vi kiu ĉiam rakontemas…
Ludolfo prunteprenis skribmaŝinon kaj aĉetis paperaron.
– Ne ĝenu min, diris Ludolfo. – Mi volas verki libron.
Edzino lia kapmovis akceptante. – Bone, Ludolfo, diris ŝi. – La libro certe estos interesa. Pri kio ĝi temos?
Kiel mi tion scius? diris Ludolfo. – Ankoraŭ mi ne komencis.
– Laboru en la dormoĉambro vi, diris edzino lia. – Tiel vin ĝenos neniu.
En la dormoĉambro Ludolfo sidiĝis.
Li eltrovis la aron da papero skribmaŝina.
Li prenis folion (A4).
Li rigardis la blankan paperon.
Se mi ĝin faldas laŭ la mezo.. pensis Ludolfo.
Kaj do ĝin faldis li laŭ la mezo.
Se mi ĝin refaldas laŭ la mezo.. pensis Ludolfo.
Kaj li ĝin faldis denove laŭ la mezo.
Se mi daŭrigos tielan faldadon.. pensis Ludolfo.
Kaj do li daŭrigis faldi laŭmeze.
La papera dikeco estis unu milimetro.
Kiam Ludolfo ĝin faldis la dikeco iĝis 2 milimetroj.
Kiam Ludolfo ĝin faldis denove la dikeco iĝis 4 milimetroj.
Kiam Ludolfo estis ĝin faldinte dekfoje, la dikeco papera estis 1 metro kaj 2 centimetroj.
Nun turo malrekta staris sur lia tablo.
Ludolfo daŭrigis la faldadon.
Baldaŭ la paperturo tuŝis la plafonon.
Per skolta hakileto Ludolfo faris truon en la plafono.
Kiam Ludolfo estas la paperon faldinte dektrifoje, ĝia dikeco… aŭ alteco… estis pli ol 8 metroj… aŭ kiel oni dirus tion.
Ludolfo telefonis al la fajrobrigado.
– Mi faldas A4-paperon, diris li.
– Tuj ni venos, diris la fajrobrigado. – Ni sendos eskalkamionon.
Per la helpo de la fajrobrigado Ludolfo faldis la paperon je tri pliaj fojoj. Nun li ĝin faldis deksesfoje, kaj alteco de la turo papera estis 64 metroj.
– Pli longa ne estas nia eskalo, diris la fajrobrigado.
Tiam Ludolfo memoris ke li havis bofrato en la flugbrigado.
– Kompreneble ni helpos vin, diris la bofrato de Ludolfo. – Ni sendos du helikopterojn kaj jetavion.
Per la helpo de la flugbrigado Ludolfo faldis la paperon je kvar pliaj fojoj. Entute li ĝin faldis dudekfoje, kaj la paperturo estis pli ol kilometro alte.
Sed ekzakte je la 17a horo – la flugbrigado devis reiri hejmen por manĝi, ĉar al la armeo manĝhoroj gravas.
De kiu mi nun petos helpon por faldadi? pensis Ludolfo.
Sed li pri neniu povis pensi.
Do mi faru ĝin mem, pensis Ludolfo. Ne estos facile, sed kiu diris ke ĉiam estu facile.
Kaj li daŭre faldadis.
Malfruege en la vespero. Longe post la televidnovaĵoj kaj la debato televida – longe post ke la infanoj ekdormis – Ludolfo revenis al la vivĉambro.
Lia edzino sidis tie atendante.
Ŝi ĉiam tion faris.
– Ĉu la libro boniĝis?, demandis ŝi.
– Mi ne verkis libron, diris Ludolfo. – Anstataŭe mi iris al la Luno.
– Jes ja, diris edzino lia. – Tio eble estas same bona.
Ingen relaterte artikler.
Post a Comment