Unu barilo ke oni devas trasalti kiel tradukisto estas la traduko de vortludecaj terminoj. Vortoj facile memorebla ĉar ili funkcias same kiel reklamvortoj, penetrante la cerbon kaj trovante propran ejon kie ĝi eterne kuŝos. Kaj same kiel reklamvortoj, terminoj ofte konstruiĝis en maniero kiu malfaciligas konservon de la estetikaj elementoj. Amasas ekzemploj. Kiel tiuj partoj de la tradukado flegiĝis, distingas bonan traduklaboron de laboro malbona. Tiu ĉi estas fakto bonkonata de tradukistoj kiu zorgas pri la kvalito de sia laboro. Iasence tradukado estas ankaŭ verkado (precipe kiam oni tradukas poezion kies ritmo, rimo kaj mensa bildo ofte pli gravas ol la ĝustaj signofoj de la vortoj).
Mi kredas ke ĝenerale ekzistas du manieroj por solvi tiun ĉi problemon.
- Oni tradukas la signifon de la termino tiel ke la tradukita termino plejmulte spegulas kion la termino celas, kaj do ne zorgas pri la vortludo kaj aliaj aspektaĵoj. Ofte tiu ĉi estus la preferata solvo ĉar ĝi prioritigas klarecon kaj kompreneblecon por la legontoj kiuj eble ne konas la terminon de la fontlingvo (kio estas probable se oni legas la tekston tradukitan).
- Oni ne zorgas pri samsignifo, nur kontentas pri sufiĉa proksimo al originalo, sed konstruas vortludon (aŭ similan aspektaĵon). Tio estus malpli preferata por la samaj kialoj ke ĝusta signifa traduko preferiĝas. Proksimante la tradukadon tiamaniere oni riskas perdi klarecon kaj tion sciu. Tamen en malmultaj kazoj tiuj problemoj ne estas tiel gravas (je la decido de la tradukisto) kaj tiu ĉi maniero preferiĝas (ekz. tradukante poezion).
Do, ankaŭ ekzistas tria ebleco kiu plej preferiĝas, tamen mi ĉi tie ĝin ne listigas. Tio estas konservi kaj aspektaĵajn/vortludajn elementojn kaj perfektan samsignifon. La kialoj por ĝin ne havi sur la listo estas la jenajn. Opinias mi ke tio estas tiom malfacila ke ĝi apenaŭ fareblas. Kaj, pli grave, la origina termino plejofte ankaŭ ne konservas perfekte ĝian signifon (kiu povas esti argumento por la dua traduksolvo, tamen fari tradukon kiu konservas estetikon sen klarigi la signifon de termino (precipe kiam la fontlingvon ne konas legontoj) daŭre estas riskega).
Konsideru la jenan ekzemplon de traduko kion mi nuntempe prilaboras (kontrollegas kaj lingvaĵon firmigas): la anglalingva termino ‘Brain drain’, evidente tiel kreiĝis ĉar ĝi rimas. Ĝi aperis dum la 70aj jaroj kiam barataj komputilistoj ĵus edukita en Barato migris al Usono por tie labori en la tiea kreskanta komputilindustrio. ‘Brain’ tiu ĉi senco temas pri (alt)edukita laborpovo kaj ‘drain’ pri la malplenigo de landoj malriĉaj de tiaj dezirataj laboristoj. Fortega koncepto kiu efike komprenigas la leganto pri la graveco de la problemo, tamen ĝi sole ne klarigas kian estas la problemon (ne temas pri la suĉado de cerboj, tamen oni povas tion imagi leginte la terminon). La norvega traduko ‘hjerneflukt’, cerbfuĝo, apartenas al la dua kategorio, tamen ĝi ne estas vortludo, sed ĝi konservas la gravigan sencon de la originalo.
Tradukante ĝin al Esperanto estas problemplena, kaj mi ĝis nun uzis la terminon ‘cerbulfuĝo’, kiu similas al la norvega verzio sed klarigas ke temas pri personoj kaj ne fuĝantaj cerboj (ĉar mi estas norvego elirante el la norvega traduko estas natura). Ankaŭ mia traduko starigas kelkajn demandojn malfacilajn. Unue kiu estas la cerbuloj, aŭ pli precize kiu estas la malcerbuloj? Ĉu uloj sencerbaj ekzistas? Ĉu fuĝado, “Forkuri por sin savi de reala aŭ imagita danĝero”((laŭ Plena Vortaro de Esperanto kun Suplemento (SAT, 1964).)), estas tro limiga vorto (tamen ĝi ja donas gravecon al la termino)?
Nun mi pensas pri proksimigi la tradukon al la unua solvo en mia listo, al traduko kiu pli bone komprenigas la legonton pri la ĝusta signifo de la termino. Kiel mi antaŭe statis la trian solvon estus plej preferata, se ĝi eblas. Mi volas traduki bone kaj sentas ke klare diri kion la termino signifas estas plej honesta al la legonto. Do, mi volas havi terminon kiu klarigas ke homoj (alt)edukitaj (amase) elmigras (el malriĉa lando), kaj la termino estu nek tro longa nek tro ampleksa. Kelkaj proponoj estas ‘forlasado de edukuloj’, ‘malplenigo de edukitoj’ kaj ‘edukulmalpleniĝo’.
Mi ege bonvenigas suĝestojn, opininojn kaj solvojn. Se iu povas krei terminon tian kiu kaj klaran signifon kaj estetikon enhavas, mi estos ĉiam dankema.
Comments 10
Ne uzu la radikon “eduki” ĉar ĝi signifas: “Direkti la elvolviĝon de fizikaj, moralaj kaj intelektaj kapabloj de infano aŭ junulo” (reta vortaro). Oni edukas infanojn. Ekzistas tre bone edukitaj homoj kiuj ne scipovas legi.
Vi serĉas vorton por paroli pri instruitaj homoj kiuj elmigras. Instruitaj homoj estas kleraj, do ili estas kleruloj. Do, mi proponas: klerulelmigrado, se oni parolas el la, tiuokaze, barata vidpunkto, kaj klerulenmigrado el la usona.
Posted 31 Mar 2009 at 11:43 ¶Ekzistas retlisto kiu pritraktas ĝuste tiajn traduk-problemojn:
http://tech.groups.yahoo.com/group/tradukado/
Posted 31 Mar 2009 at 12:14 ¶Konsideru kiel oni esprimas la saman koncepton en aliaj lingvoj.
Komparado kun pluraj lingvoj donas pli ampleksan perspektivon.
Tia komparado povus eble tiri al konkludo ke:
1) ne eblas same fulma esprimo
2) eblas pluraj esprimoj, ne nepre unu trafega
3) ĉiuj ebloj lamas pro ne perfekta koincido de nuancoj
Ekz. en la hispana ni havas “fuga de cerebros”, sed ĝi domaĝas pro iuj el la mankoj supre indikitaj.
Do, ne alstrebu perfektan solvon.
Posted 31 Mar 2009 at 12:23 ¶Hmm. Mi pensis pri “klerula elĉerpiĝo” ĉar ĝi havas iom de la sama sento kiel la originalo. Kion vi pensas pri ĝi?
Posted 01 Apr 2009 at 12:59 ¶Mia propra inklino iras al klerlikado, iel nepreciza (kiel la originala angla, fakte): ĉu “likado de klereco”? ĉu “likado de kleruloj”?
Sed kiel fulmo-vorto mi kredas ke ĝi rolas kun preskaŭ sufiĉa konvinko.
Posted 01 Apr 2009 at 13:56 ¶Kiel mi diris al vi pere de facebook: kleruldrenado (dreni estas Z lau la reta vortaro).
Posted 01 Apr 2009 at 15:28 ¶Hmm. Ni havas klerulojn, kaj mi kredas ke pravas diri ke ili dreniĝas el la lando, kaj tiu ja konservas la originan senton de la termino angla.
Posted 01 Apr 2009 at 16:44 ¶cerbo-sorbo
amike
Posted 02 Apr 2009 at 09:13 ¶István
Eble vi demandu en la blogo de John Wells, kiu okupiĝas pri similaj serĉoj de bonaj tradukoj de aktualaj terminoj:
Posted 11 Apr 2009 at 23:20 ¶http://vortaro-blogo.blogspot.com/
Dankon ĉiuj. Istvan, via propono ege bone funkciis en mia teksto kaj plutenas la senton de la origino.
Posted 03 May 2009 at 09:47 ¶Trackbacks & Pingbacks 1
[...] La malfacileco de traduki terminojn: La ekzemplo “Brain Drain” Sendiĝu ‘brain drain’ al vortaro-blogo.. [...]
Post a Comment