Polanjon relegi

La mondo staras ĉe la komenco de la ekonomia krizo plej granda ekde la 1929-a bankkolapso. Bankoj kaj borsoj spertas valorfaladon. Kaj ekonomistoj kaj politikistoj, sed precipe normalaj homoj timas la venontan krizon pro la necertecon de la estonteco. Kaj kiam ekonomiaj okazaĵoj tiaj aperas, normalaj homoj plej multe suferas. Oni demandu la ĉiaman demandon en tiaj situacioj: Kies kulpo estas? La ekonomistoj? La politikistoj? Spekulantoj malĝentilaj? Aŭ simple vi aŭ mi?

La krizo nuna

Ricevis tiu ĉi krizo la nomon La krizo suboptimala, forgesinte ke ĉiuj krizoj ekonomiaj laŭdefine estas neoptimalaj. Temas pri (precipe) usonaj bankoj kiuj al homoj, kies pageblecon malbone estis, donis monpruntojn pordomajn. Ja estas bone ke ankaŭ malriĉuloj domojn povas aĉeti (fakte, tiu endas por nemalriĉigi ilin), tamen ne estas bone pruntedoni monojn al homoj kiuj ne povas repagi la prunton1. Por tion kaŝi la bankoj disigis la pruntojn kaj pakis malgrandajn arojn da prunteroj malbonaj kun pli grandajn arojn da bonaj monpruntoj. Poste ili vendis tiujn pakaĵojn da pruntigitaj monoj. Kion la pakaĵojn vere enhavis neniu ne sciis. Bankumado multege dependas je fido. Ĉar bankoj en situacioj de monmalmulto prunteprenas monojn de aliaj bankoj, ili ne nur devas fidi siajn proprajn prunteprenintojn (same kiel la homoj kiuj pruntedonis monojn al la bankoj tra ŝparado, devas ilin fidi) sed ankaŭ devas fidi aliajn bankojn. Do klare, se bankoj ne fidas aliajn bankojn, malfunkciiĝus la tuta sistemo. Tiu povas okazi se onidiro aperas pri la aĉeco de monpruntoj. Ĝuste tio okazis.

Laŭ mi, la kulpo apartenas al la ideologio kaj pensmaniero de novliberalismo kiu propagandis merkatojn tutliberajn. La novliberalisma pinttempo de la mez-70-aj jaroj, per malreguligi financon, kreis ludejon ekonomian, fikcian mondon kie spekulantoj povas libere ludi per monoj kaj fikciaj kaj veraj. Dum la lastaj tridek jaroj, ni spertis mondon kie la moveblo de kapitalo estas grandega, la plej granda ekde la komenco de la dudeka jarcento. Laŭ la teorio novliberalisma malreguligi ekonomion, ĝin stabilu. Tamen en la sama periodo ni spertis nekompareblan kvanton da krizoj ekonomiaj, kaj bankaj kaj valutaj. La skandinava krizo banka en la fruaj 90-aj jaroj, la sudazia krizo en 1996-97, la krizo meksika, kaj la krizo rusa ĉiuj okazis post 1990. En 1999 skribis ekonomisto Joseph Stigliz priparolite la azian krizon ke almenaŭ dek ŝtatoj suferis de samtempaj krizoj kaj bankaj kaj valutaj inter la jaroj 1979 kaj 1999; sesdek naŭ ŝtatoj spertis bankajn krizojn dum la sama periodo2. Ŝajnas al mi kiel ne nur hazarde okazas. Estas fundamenta malstabileco en la nuna sistemo.

Konsiloj pratempaj

La nuna krizo ofte kompariĝas al la krizego ekonomia de la 1930-aj jaroj; la grandega malespero. Kutime oni povas legi ke la nuna estas la plej granda ekde tiam. Nun kiam la kritiko de Keynes pri merkatoj tutliberaj estas longtempe forgesita kaj ekonomiko ortodoksa propagandas la saman teorion malĝustan pri ekonomioj ekvilibriemaj, eble oni vekiĝu kaj ekpensu pri la bazo sistema. Alidire, devas ni al malnovaj saĝuloj iri por trovi konsilojn. Tia persono kies konsilo al ni povas utilecon havi estas la ekonomisto politika hungara Karl Polanjo3. Bedaŭrinde lin tute forgesis ekonomistoj krom kelkaj akademianoj neortodoksaj. En la jaro 1944, fine en la mondmilito dua, li eldonis sian ĉefverkon “The Great Transformation” per kiu li provis la kialojn por la 1929-a kolapso kaj la sekva krizo ekonomia analizi kaj teorie establi ligilon inter ekonomiaj krizoj kaj faŝismo.

Gravas por la tezo Polanja ke oni forĵetas la eraran opinion de ekonomikistoj pri la ekvilibremo de liberaj merkatoj. Ofta argumento por la liberigo de merkatoj kaj kontraŭ aktiva ekonomia politiko de ŝtatoj estas ke merkatoj plej bone traktas sin mem; donas ĝi rezultojn plejbonajn kiam ĝi ne tuŝiĝas de ŝtatoj. Diras Polanjo ke okazus la malo. Laŭ li la ekonomio merkata estas baze malstabila kaj produktas rezultojn neplejbonajn. Ekzistas opinio de novliberalismaj ekonomikistoj pri la natureco de merkatoj senbaraj; senkoncie, nature kaj neplanite nur aperis ili de nenio. Polanjo per esplorado de antropologiaj tekstoj, priskriboj de diversaj socioj kaj la historio de libermerkatismo angla kaj angla industriismo, pruvas ke merkatoj kreiĝis konscie de politikistoj kies interesojn servis tia politiko. Laŭ liaj vortoj “Kiam laissez-faire-a ekonomio estis produkto de koncia ago Ŝtata, sekvontaj kontraŭagoj komenciĝis neplanite. Laissez-faire estis planita; planado ne.”4. Laŭ Polanjo kaj faŝismo kaj la mondmilito dua estis kontraŭagoj al la restarigo de la libermerkatismo en la 1920aj jaroj kaj la ekonomia krizo en la fino de tiu jardeko. Tezo lia asertas ke kiam ekonomio malligiĝas de politiko kaj nelonge estas parto de ĝi, kontrolata de socio kaj ties politikistoj, la ekonomio ekvivos laŭ sia propra logiko kaj finfine la socion malservos. Kontraŭagon kreu tiu.

Polanja teori en nuna mondo

Se oni mense kunprenas tiujn sciojn al la nuna tempo, oni vidas ke la polanja kompreno de lia samtempo bone kongruas kun la nuna. Ni havas ekonomion politike malligatan kiu operacias laŭ sia propra logiko kaj sistemo. Ĝi kaŝas sin per ampleksa komercsistemo kaj kaŝejoj. Tiel la krizo estas konkludo neevitebla de novliberalismo kiu asertas ke la ŝtatoj nur povas malplibonon fari per agadoj merkataj. Ke la ekonomio pli kaj pli tutmondiĝis dum la lastaj jaroj, kontrolon malfaciligas. Politikistoj en tiu situacio ofte aspektas kiel povraj senpovuloj, tamen ni ne forgesu ke la evoluo fariĝis konscie ĉar iu profitis de ĝi. Ili prenis novliberalismon koren ĉar iliajn interesojn servis tiu ideologio. Ni povas paroli pri koncia malzorgo5.

Espereble oni ne vidos faŝismajn emojn simile al tiaj kiuj la mondmiliton duan komencis. Tamen dum la lastaj jaroj oni spertis la aperon de dekstra-populismaj organizoj en kelkaj ŝtatoj eŭropaj kiel Le Pén en Francio, Jörg Haider en Aŭstrio kaj Vlaams Belang en Belgio. Se ili estas kontraŭago al la sistemo ekonomia necertas. Skribis Eric Helleiner ke la kampanjo por la Tobina imposto, imposteteto je financaj transakcioj intervalutaj, de kelkaj grupoj politikaj6 povas esti unu tia kontraŭago kiu temas pri reguligi de financaj merkatoj tutmondaj7. Mi ne volas multe paroli pri ĝi tie ĉi ĉar ĝi postulas sian propran artikolon. La imposto Tobina proponiĝis de ekonomikisto usona, James Tobin, en 1978 kaj celas malgrandigi la amason da kaj spekulacio intervaluta kaj investoj mallongtempaj kaj malstabiligaj8. Ĉar tiu estas vere simpla kaj facile komprenebla propono pri la kontrolo kaj funkciado de merkatoj, kiu fakte povas funkcii (tamen ekonomikistoj dirus alion), mi pensas ke la analizo de Helleiner pravas.

Mi kredas ke oni vidu la ĝeneralan movadon dum la lastaj dek jaroj kontraŭ organizoj vidataj kiel fortifikaĵoj de novliberalismo kiel la Monda Banko (WB) kaj la tutmonda valuta fonduso (IMF) kaj la tutmonda komerca organizo (WTO); kiel ekzemploj de kontraŭago. La sociaj forumoj kaj tutmondaj kaj regionaj estas alia ekzemplo bona de kontraŭago al pensmaniero novliberalisma, kiuj jam kreis kelkajn bonajn iniciitojn. Komprenu politikistoj kiajn la kontraŭagojn estas kaj faros la farendan. La ekonomio kontroliĝu de la politiko. Ni devas ilin religi. Emfazindas ke la krizo nuna ne temas pri ke kelkaj firmaoj kaj personoj miskondukis eblecojn siajn. Temas pri pli ĝenerala problemo en la sistemo ekonomia kiu ebligis tian miskondukon. Pravis Naomi Klein kiam ŝi diris ke la krizo nuna estu por novliberalismo kiu la falo de la muro berlina estis por komunismo totalisma9. Ni lernu de la pratempo kaj faru la farendan: postuli politikon kiu ne lasas ekonomion al memzorgado kaj miszorgado.

  1. Oni povas argumenti ke la vera krizo estas ke Usono ne havas sistemon por ebligi domhavadon al malriĉuloj. Asertis kelkaj ke la krizo ne okazus se Usono havas socian sistemon simile al la landoj skandianavaj kies politiko inkluzivas redoni monojn el riĉaj al malriĉuloj por konservi stabilecon socian. []
  2. Stiglitz, Joseph (1999) Must financial crises be this frequent and this painful? en Policy Options, julio-aŭgusto 1999. Stiglitz laboris kiel ĉefekonomikisto ĉe la Monda Banko, posicion kion li forlasis ĵus post la publikiĝo de tiu artikolo por sin mem ebligi la ekonomian sistemon pli libere kritiki []
  3. Nomo lia estis Karl Polányi. Mi opinias ke Polanjo estas bona esperantigo de nomo lia. []
  4. El Polanyi, Karl (2001 [1944]) The Great Transformation. Beacon Press: Boston. paĝo 147. (tradukita de mi) []
  5. kompreneble oni ne kritiku ĉiujn politikistojn por tiu. []
  6. Mi mem laboris en Attac, organizaĵo fontita post la 1996-a azia krizo por labori kontraŭ novliberalismo kaj ekaktiviĝis ĝuste pro ilia laboro por la imposto intervaluta. []
  7. Eric Helleiner (2002) “Globalization and Haute Finance — Déja Vu?” en Karl Polanyi in Vienna: The Contemporary Significance of The Great Transformation de Kenneth McRobbie kaj Kari Polanyi Levitt (red.). Black Rose Books: London. []
  8. Gravas diri ke la imposto intervaluta ne evitus la krizon nunan ĉar ĝi ne temas pri valutoj tamen pri kaj problemojn en la ekonomio usona kaj plejparte longtempaj investaĵoj tra landlimoj kiuj ne multe influiĝis de la imposto. Probable, en pli longa daŭro, la imposto povus havi iom da efiko en tia krizo tamen malmulte. []
  9. Tion ŝi asertis en la radiokanalo Democracy Now! la 6an de oktobro. []

Relaterte artikler:

  1. La finaca krizo kaj Orienta Eŭropo

Trackbacks & Pingbacks 1

  1. From diskursorisk : La finaca krizo kaj Orienta Eŭropo on 03 feb 2009 at 12:31

    [...] en Eŭropo orienta, precipe Latvio kaj Litovio, kaj ĉe Islando. Ĝi estis la kialo por ke Karl Polanjo malakceptis kapitalismon libermerkatan kiel bona sistemo ekonomia. Tion faris li pro ke opiniis li ke ĝi kreis la klimaton politikan kiu komencis la mondmiliton [...]

Post a Comment

Your email is never published nor shared. Required fields are marked *